YouTube
by
Gas
Saluton de Budapeŝto, Hungario.
Mi estas Stela,
kaj la lingvo, kiun mi parolas estas Esperanto.
Kio estas Esperanto?
Zamenhof en la 19a jarcento kreis tiun ĉi artefaritan lingvon,
kiu estas mia denaska lingvo.
Denaska signifas,
ke miaj gepatroj (ambaŭ, fakte) parolis al mi la lingvon ekde mia naskiĝo.
Do mi vere povas diri, ke tiu ĉi lingvo estas parto de mia vivo.
Ĝi ne estas hobio, ne estas iu eta afero,
ĝi estas vere ĉiutaga uzo por mi.
Do, por kio mi uzas Esperanton?
Kompreneble mi uzas ĝin por kio ajn, por kio ajn mi uzas lingvojn, ĉu ne?
Mi aŭskultas muzikon,
mi tre ŝatas babiladi kun miaj amikoj,
voĉe aŭ skribe,
mi ankaŭ verkas iomete en Esperanto,
mi faras podkastojn,
kaj organizas esperantajn renkontiĝojn.
Mi vere povas diri al vi,
ke Esperantokulturo estas tio, kio plej riĉigis mian vivon.
Mi tre ĝojas havi tiom da internaciaj kontaktoj dank’ al la lingvo.
Kaj ankaŭ mi povas diri,
ke dank’ al Esperanto, kaj dank’ al tio, ke mi kreskis kun du lingvoj,
lernado de aliaj lingvoj iĝis multe pli facila por mi.
Mi parolas la anglan, la francan, kaj la nederlandan,
kaj ankoraŭ planas lerni kelkajn aliajn lingvojn.
Do, tio estas mallonge pri mi.
Mi esperas ke vi ŝatas Esperanton
aŭ ke vi planas lerni, aŭ lernos, aŭ jam lernas,
kaj tre interesas min scii por kio vi uzas Esperanton.
Subtitles by the Amara.org community
To start learning, sign up for free.
Get started