Ni parolas pri familio

Kiel vi fartas, geamikoj?

– Dankon, bonege!

– Mi estas tre ĝoja. Anatolo, kiomjaraj1 estas viaj gefamilianoj,?

– La plej aĝa el ni estas mia avino. Ŝi havas ĉirkaŭ sesdek jarojn. La patro estas pli aĝa, ol la patrino. Mi estas la plej juna el niaj gefamilianoj

– Nina, mi petas vin rakonti pri via patro.

– Mia patro laboras kiel elektristo. Matene li iras en la uzinon kaj laboras tie ĝis la dek-sepa horo. Post tio li revenas hejmen. Dum sia tuta vivo li laboris en la sama uzino.

– Andreo, kia estas via fratino?

– Ŝi estas bela, saĝa junulino kun bluaj okuloj kaj blondaj haroj. Ŝia nomo estas Olga. Antaŭ nelonge ŝi finis universitaton kaj nun ŝi loĝas kun sia edzo en alia urbo. Tial ni skribas leterojn unu al la alia. Ŝi skribas, ke ili vivas bone. Ili laboras kiel komputistoj.

– Petro, ĉu vi havas infanojn?

– Jes, mi havas filon. Li estas sana kaj forta etulo kun grandaj belaj okuloj. Li ĉion komprenas, sed dume li ankoraŭ8 ne parolas. Se li estus kelkajn monatojn pli aĝa, li, certe, jam parolus.

To start learning, sign up for free.